Mihăileni (Harghita)
Mihăileni | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Harghita | |
Alinome | Csíkszentmihály (hungare) | |
Iama hungara departemento | Csík | |
Situo | 46° 29′ N, 25° 50′ O (mapo)46.47525.832222222222Koordinatoj: 46° 29′ N, 25° 50′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 743 m | |
Poŝtkodo | 537200 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 2 666 | |
– vilaĝo | 906 | |
Kodo laŭ SIRUTA | 85083 | |
Mihăileni [mihəjlenj], hungare Csíkszentmihály [ĉiksentmihaj], estas komunumo en Rumanio norde de Miercurea Ciuc. Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Văcărești, Nădejdea kaj Livezi.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua skriba menciaĵo estas el 1333 kiel ekleziejo. En 1694 la tataroj forbruligis la vilaĝon. Ĝis Trianona traktato en 1919 kaj inter Dua Viena Arbitracio en 1940 kaj Ŝtatrenverso en Rumanio de 1944, Csíkszentmihály apartenis al Hungario, al Csík.
En 1907, Béla Bartók kolektis tie 5 popolmelodiojn.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 1910 la loĝantaro nombris 2 543 (hungaroj, rumanoj); kaj 2 186 (75 % da hungaroj, 25 % da rumanoj) en 1992.
En 2002, en la komunumo loĝis 2 666 personoj, kaj en la vilaĝo 906.
Gravaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Borbála Rabocskay, Borbála Péter (n. 15-a de oktobro 1935): solodancistino.
- József Kovács d-ro (n. 22-a de januaro 1945): inĝeniero pri minado, universitata profesoro en Petroșani.
- Ferenc Vilmos Héjja (n. 22-a de oktobro 1947): dancisto, dancinstruisto.
- Péter Sebestyén (n. 27-a de februaro 1968): romkatolika eklezia verkisto
Notinde, la fama hungardevena usona psikologo Mihály Csíkszentmihályi portas la hungaran nomon de ĉi tiu vilaĝo, aŭ pli ekzakte: Mihály de Csíkszentmihály.
Nomoj pri Sankta Mikaelo
[redakti | redakti fonton]Jen komunumnomoj pri Sankta Mikaelo en Transilvanio. Pro la grandeco de la tabulo, por la ceteraj en Hungara reĝlando, vidu Alsómihályi.
Almásszentmihály | Alsószentmihály | Bégaszentmihály | Csíkszentmihály |
Felsőszentmihály | Mezőszentmihály | Nádasszentmihály | Németszentmihály |
Székelyszentmihály | Szentmihály | Tordaszentmihály |
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Szőcs Vince – Dr. Szőcs András: Lármafák öröksége. Csíkszentmihály. Őrhelyen a huszonnegyedik órában. (vilaĝmonografio) 2008.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Erdélyi és moldvai helységnévtár – reta loknomvortaro pri norda Rumanio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Interaga mapo de la distrikto
|